LegaLerno

Kiel ĉiuj homoj povas almenaŭ ion lerni

Parto 3

Tatjana · 2023-04-13 11:19:25
Anansi havis etan filon; lia nomo estis Kveku-Cin. Kiam Anansi tiel multe iris de homo al homo, kaj kolektis, knedis, bakis, Kveku-Cin atente rigardis lin, ĉar li volis kompreni la sekretan planon de la patro. Kiam Anansi tre kviete forlasis la domon, kun la granda poto, kiun li portis sur forta ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, Kveku-Cin kaŝe sekvis lin.
Anansi piediris, piediris longan distancon de la fantia vilaĝo; piediris, piediris tra granda arbaro; finfine haltis ĉe tre alta arbo, kaj komencis grimpi sur la arbon. Sed la poto, kiu pendis sur la kola ŝnuro, antaŭ li, tre malhelpis lin; li ne povis bone grimpi.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.