LegaLerno

Kiel ĉiuj homoj povas almenaŭ ion lerni

Parto 1

Tatjana · 2023-04-11 11:19:25
Tre frue en la historio de la mondo, Paĉjo Anansi vivis en Ganao, en la lando de la Fantia popolo. Tiam Paĉjo Anansi posedis la tutan stokon da scio kaj saĝo en la mondo. Tial, ĉiuj homoj, kiuj deziris informojn aŭ konsilojn, devis viziti lin kaj peti lian helpon. Dum multaj jaroj Anasi konsiladis la homojn, sed finfine iuj ofendis lin. Anansi estis tre kolera, kaj deziris puni ne nur tiujn, kiuj ofendis lin, sed ĉiujn homojn. Li planis punon vere severan: ne plu konsili la homojn, sed, male, kaŝi de ili la tutan mondan stokon da scio kaj saĝo.
Rimarko: Anansi estas heroo, ofte pli ĝuste la malheroo, de multaj Ganaaj fabeloj. Anansi ne ĉiam havas la saman formon, en kelkaj fabeloj li estas granda araneo, sed en aliaj li estas homo.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.